mahabari

   

       Top            Maintext           What's New    更新記事            Archive       Contact     IOMRscheme


            IOMR Propono por Homa Estonto


                                                                                                                                                                             01/Aug/2018

Prefaco

 (Propono de kvar ordinaraj civitanoj)
1, Kvar de ni estas hinda, japana kaj portugala ordinaraj civitanoj. S. Chidambaresa Iyer (93) estas emerita fervoja inĝeniero kiu loĝas en Chennaio de Hindio. M.Ramya (30) estas dommastrino vivanta en Chennai, Hindio. Kunio Oki (70) estas emerita gubernia oficisto kiu loĝas en Chibao de Japanio. Maria Mendes (56) estas portugala posedanto de pilates studio en Lisbono kaj Londono. Ni estas malgrandaj civitanoj kiu havas nenian potencon, kuniĝis kaj elfaris proponon por konduki ĉi tiun mondon al vera prospero.


  (Disdoni sian proprieton)
2, Mi vidis la scenon lastatempe. Infanino kiu estas ĉirkaŭ tri jarojn aĝa sidis sola ĉe la benko kaj estis manĝinta sukeraĵon donita de ŝia patrino. La alia infanino sama aĝo kiel ŝi venis tie, sidiĝis apud ŝi kaj vidis ŝin manĝi sukeraĵon. Antaŭ ĉi tiu infanino etendas ŝian manon por peti la dividaĵon,la unua infanino donis iom da sukeraĵon al ŝi. Tio rezultigis, ke ambaŭ infaninoj ŝajnis feliĉa.
 Mi pensis, ke ĉi tiu spontana disdono estas natura reakcio de homa menso en tia situacio. Mi ne scias ĉu kreska knabo reakcias tiamaniere. Probable, ĝi ne okazos. Mi komencis pensi. Kio faris la unuan infaninon reakcii tiamaniere? Mi pensis, ke ĝi devos esti natura maniero. Ŝajnas al mi, ke la unua infanino neniam pensis, ke disdoni iom da sukeraĵon estas helpo al la alia infanino. Ĝi faris min pensi jene. Ni ĉiuj estas kiel la unua infanino komence, sed ni ŝanĝiĝas laŭ la kresko kaj ni estas regata de la senso de privata posedo. Mi trovas saman reakcion en birdoj kaj bestoj kun malpli sensoj ol kvin sensoj kiu estis donita al homoj. Tial mi konkludis, ke ĝi estas tio, kion naturo instruis al ni kiam ni naskiĝis kaj ĝi estas tio, kion ni lernis forgesi laŭ la kresko. Kial? Ĉi tie estas unu de okazoj por nia propono. (S. Chidambaresa.Iyer)


 (Bariero de moderna privata vivo)
3, Ni ne vidas tian naturo reflektata en niaj socioj, en la Oriento aŭ en la Okcidento. Ni vidas, ke ĉiu el ni volas vivi sen helpo de la alia. Preskaŭ ĉiuj estas donitaj oportunan ekipaĵon, por kiel sanon, komforton kaj sufiĉan riĉecon. Ni ĝuas tiujn kun nia familio kaj restigas unu parton de tiuj al nia idoj. Sed ni ne pensas pri disdoni unu parton de nia riĉaĵon al alia persono kiu estas malfeliĉa. Plie, ni klopodas por akiri pli multajn oportunaj ekipaĵoj kiu daŭras por nia idoj eterne. Ni ankaŭ kredas, ke tia procedo estas komplete normala. La penso ke ni devas disdoni nian superfluan riĉaĵon kaj alian oportunan ekipaĵon al alia persono neniam eniras en niaj mensoj.

 Kompreneble, malmultaj homoj en la mondo faris tian transdono kaj helpis malriĉajn homoj. Sed preskaŭ ĉiaj sistemoj ne restas favora al tia helpo. Tial ili devis klopodi kaj lukti kun la sistemo por reformi tion.


 (Serioza diferenco inter riĉulo kaj malriĉulo)
4, Ni tute ne intencas negi nian senson de posedo aŭ nian propraĵn. Protektite de la privata proprieta sistemo kaj de la limo de familio, loka komuno kaj ŝtato, homoj luktis unu al alia, produktis riĉecon kaj konstruis prosperon ĝis nun. Sed nun, ni pensas, ke ni atingis la tempon por redisdoni sufiĉan riĉecon kiun ni produktis ĝis nun al malriĉulo por ekstermi la seriozan diferencon inter riĉulo kaj malriĉulo tra la tuta mondo.


 (Malgranda voĉo kiel la granda humaneco)
5, Nia voĉo estas tre malgranda kontraŭ la bruo de laŭta manifesto de potenculo en ĉi tiu mondo
. Sed ĉi tiu malgranda voĉo estas la voĉo de la granda humaneco kiu ekzistas en ĉi tiu planedo de longe. Ĝi ne povas esti forĵetata kiel sensignifo. La kaŭzo kiu ni povas proponi estas la sekura kaj unuiĝinta mondo por nia estonta generacio.

 Por plenumi la celon, ni bezonas la pli elstaran internacian organizon kiu ne estas influita de iom da ŝtato kiel ĝis nun.
 Krome, ni povas proponi la novan modelon bazita en la humana rezono, kaj ni bezonus tion en la estonteco por la individuaj projektoj kaj helpo programoj.

 

   Ⅰ Nia nuntempa mondo

 (Lumo kaj ombro de Tutglobiĝo)
1, Rapida Tutglobiĝo estas la fenomeno kiu karakterizas nian nuntempan mondon. Multnaciaj entreprenoj aŭ kompleksaj entreprenoj luktas unu al alia serĉante malaltajn salajrajn laboristojn kaj naturajn riĉfontojn en la mondo, por akiri pli multan kaj kontinuan profiton. Samtempe, informo-tendenca socio disetendiĝas ĝis ĉiu angulo de tuta mondo per la popularigo de interreto.

 Ĉi tiuj fenomenoj montras, ke ni povas scii tutmondan informon rapide. Sed, aliflanke, ĝi montras, ke loka industrio (kompare kun internacia entrepreno) kaj regiona solidareco (reciproka helpo kun najbaroj) kiu ekzistis origine en nia vivo estas malpliiĝantaj rapide.
 Plue, morto pro ekscesa laboro, sinmortigo kaj depresio en la laborejo plimultiĝas, malgraŭ evoluintaj landoj aŭ evoluantaj landoj ĉar laboristoj devas labori kun ekscesa tensio por entrepreno de frua mateno ĝis malfrua nokto. Nuntempaj ŝtatoj ŝajnas ne scii ĉi tien situacion kaj ne provi formuli leĝon por plibonigi tian situacion.


 (Plilarĝiĝo de diferenco inter riĉulo kaj malriĉulo)
2, Plilarĝiĝo de diferenco inter riĉulo kaj malriĉulo estas la plej serioza problemo kiu fariĝis evidenta kun tutglobiĝo. Rilate al problemo de terorismo kaj rifuĝinto, en tiu fundo, estas multaj homoj kiu ne povas eskapi el malriĉo. Preskaŭ junaj homoj en malriĉaj landoj ne havas laboran lokon. Narkotaĵo estas profitdona laboro en ioma da lando de Azio, Afriko kaj Sud-Ameriko.
  Ankaŭ en riĉaj evoluintaj landoj, la diferenco inter riĉulo kaj malriĉuloj plilarĝiĝas. Malriĉuloj tie sentas la krizon ke ilia laborejoj estas perdita de plimultigo de rifuĝintoj en ilia lando. Tial ŝovinistoj akiras potencon en multaj landoj.
 Unuflanke malriĉuloj restas malriĉaj, dum aliflanke riĉuloj en la mondo daŭrigas akumuli riĉajon kaj pasigi luksan vivon. Rezulte, ili suferas de diversaj malsanoj, ekzemple kancero, diabeto, hipertensio kaj nefrito kaŭze de ilia abunda manĝo. Kontraŭe, Contrary, subnutreco inter infanoj en Afriko kaj iom da lando de Pacifiko estas urĝa problemo rilata al humanismo, kaj urgent helpo necesas por tiaj infanoj.
 Sub tia situacio, malfeliĉe, preskaŭ homoj luktas por akiri kontentecon per mono en ĉi tiu tutglobiĝa kaj amaskonsuma socio.


 (Mediaj problemoj fariĝanta grava)
3, Ankaŭ mediaj problemoj estas gravaj problemoj tra la tuta mondo. Rimedo kontraŭ la senĉesa okazoj de abnorma meteo kaj mara supreniro kaŭze de globa plivarmiĝo faris urĝan problemon. La pligrandigo de aera poluado kaj la forĵetaĵoj de nuklea brulaĵo estas negativaj elĵetoj produktita de la entreprena socio kiu donas prioritaton al la profito de entreprenoj. Ankaŭ, detruo de naturo kiel la kaosa arbara detruo en evolulandoj estis naskita kaŭze de tutgloba konkuro inter entreprenoj por akiri naturajn riĉfontojn.
  Rilate al media problemo de nia ĉiutaga vivo, la nova media ideo de 3 R (Redukto, Reuzo, Recikligo) disvastiĝis en la mondo pli kaj pli. Tiu popularigo jam komenciĝis en la eduka nivelo, sed entreprenoj ne volas pagi monon se la registaro ne intervenas tie.


 (UNo kiel neebla aranĝi laŭ situacio de tutgloba krizo)
4, La internaciaj organizoj por solvi tiajn tutglobajn problemoj ankaŭ ne funkcias bone, influite de la profito de la grandaj ŝtatoj. Rilate al religia, genta kaj nacia konfliktoj tra la mondo, ĉi tiuj organizoj kiel UNo ,ne povas eltrovi okazon por solvo. Nuntempe, UNo povas havi nenian farendon sen la konsento de membro-regnoj de konstanta direktanto kiu havas Vetoon, aparte tri membroj kiel Usono, Rusio kaj Ĉinio. Pro io malklara kialo, la aliaj ŝtatoj obeas tian relikvo de la Dua Mondmilito. Politikaj gvidantoj de Usono, Rusio kaj Ĉinio interesiĝas pri formi siajn influan sferon kun ilia potenco.
 Aliflanke, EU (Eŭropa Komunumo) kies origina celo estas la estonta nuligo de ŝtata framo ŝajnas fariĝi nur produkto de kompromiso inter ŝtatoj kaj ekonomia komunumo.
 Meze de tia internacia
aŭ Eŭropa organizo, ŝtatoj kie protektismo aŭ dekstra parto akiris povon plimultiĝis lastatempe. Sub tia situacio, la solvo de teroro kaj rifuĝintoj problemo, aŭ realiĝo de la mondo sen nuklea armilo estas pli malfacila ol ĝis nun.


   Ⅱ Kion ni devas fari nun?

 (Simpla vivo de Gandhi)
1, Kion ni devas pensi kaj fari por konkeri la krizon de monda situacio kiun ni skribis supre? Ni pensas, ke ĉiu civitanoj en ĉi tiu mondo devas klopodi por ekstermi la diferencon inter riĉulo kaj malriĉulo en la mondo. Ni ne povas diskuti pri la pli bona homara estonto sub de la situacio de severa malriĉo. Samtempe, ni ne povas diskuti pri ĝi sub de la situacio de luksa vivo.
 M.K.Gandhi diris, "En la mondo, estas sufiĉa objektoj kiu kontentigas necesaĵojn por ĉiu homoj, sed en la mondo, estas nenio kiu kontentigas avidon de ĉiu persono sufiĉe.". Li ankaŭ diris, "Se homoj en la mondo provus ĝui la vivon same kiel evoluintaj landoj de kapitalismo, tio estus nesufiĉa, eĉ se estos kvar aŭ kvin Teroj."
 Ni ĉiam rememoras ĉi tiujn frazojn kiam ni konsideras human estonton. Se homoj provas pasigi simplan vivon, sufiĉa riĉeco estas akumulita sur la Tero. Sed, la riĉeco estas uzata por ĝuo de iom da homoj nuntempe. Tial, por la estonto de la homaro, estas grava, kiel ni distribuas riĉecon efike sur la Tero. Ni pensas, ke ni ne povas havi ŝancon de la paco de estonta mondo, se estas ekstreme malriĉaj homoj en la mondo kiel antaŭe.


(Redisdono de riĉeco)
2, En nia nuntempa sekulara mondo, ekonomia aktivado estas formita surbaze de la privata proprieta sistemo. En tia socio, ni, ordinara personoj, laboris, klopodis, akiris propraĵon kaj establis kulturan kaj komfortan vivon siamaniere. Neniu povas nei tian vivon. Sed, ni devas pensi, ke nur ducent jaroj pasis ekde tio, ke industria revolucio komenciĝis esence en nia ekonomia socio. Dum iom da mil jaro de homa socio antaŭ industria revolucio, socia riĉeco ne tute estis bazita sur la privata proprieta sistemo. La sistemo en kiu ŝtato aŭ loka politika reĝimo kolektas riĉecon kaj redisdonas ĝin por stabiligi homajn vivojn estis konsiderita en tiu tempo.

 Nuntempe, kun disvastiĝo de tekniko, ni povas kolekti sufiĉan riĉecon nekompareble pli multa ol malnova tempo. Sed, ĉi tiu riĉeco ne estas redisdonita sufiĉe por nuligi diferencon inter riĉulo kaj malriĉulo en la mondo.

 Tial, ni devas konsideri internaciajn organizojn kiu povas kontribui por solvi la problemon de diferencon inter riĉulo kaj malriĉulo en la mondo kiel eble plej multe al estonto.


(Neceseco de UNo reformo kaj civila movado)
3, Ni devas klarigi diferencon inter ŝtato kaj lando. Ŝtato havas potencon por gardi politikan kaj ekonomian sendependon. Dume, lando kiel patrio signifas areon baze de ideo ke historia kulturo estis konservita de identa nacio kaj lingvo. Ŝtato ŝanĝiĝas laŭ tempa fluo, sed lando daŭras ekzisti kiel kultura diverso en la mondo.

 Nuntempe, ekzisto de ŝtato kiel la politika kaj ekonomia sendependa korpo estas suspektita historie. Por solvi mondan krizan situacion kiun ni diris supre, la alĝustigo inter ŝtatoj jam ŝajnas atingi limon. Tial, estonte, tutmonda dimensia organizo kiu transcendas la framon de ŝtato estas postulata.
 Do, ni devas apelacii al politikistoj kiu okupas sin pri internacia organizo por reformi nuntempan UNon aŭ por fondi la novan tutmondan dimensian organizon.

 Samtempe kiel tio, ni devas disvastigi nian proponon al civiluloj kiu provas pasigi simplan kaj modestan vivon, larĝe transpasante la limon de ŝtatoj, eĉ se ni bezonas multajn tempojn post nun. Kiel Mahatma Gandhi ofte diris, riĉuloj devas konsideri sin kiel konfidulo por malriĉuloj.


(Protektanto de Planedo Tero kaj Ni mem)
4, Ni estas protektantoj de nia planedo (la Tero) kaj ni havas respondecon konservi ĝin. Plue, ni estas protektantoj de nia korpo kaj menso.
  Ni devas esti vera kontraŭ ni mem. Esti vera signifas esti spirita. Esti vera signifas nian vera komprenon pri nia personeca evolucio. Kaj esti vera signifas respekton al ni mem, al alia persono kaj al alia ĉio ĉirkaŭ ni, nome, bestoj, plantoj kaj objektoj, tio estas, ĉiaj objektoj de Planedo.

 

(Disvastigo de mesaĝo per interreto)
5, Ni vivas en informa socio kie ni povas akiri diversajn informon ĉiam el ĉiaspecaj fontoj. Tio dependas de ni, ke ni povas scii kio okazas kaj ni povas preferi niajn fontojn por interpreti informon precize. Tial, ni jam ne povas pretendi ne scii kio okazas en la mondo.
 Samtempe, niaj kulturaj aktivadoj uzante vastajn sferajn informajn aparatojn por disvastigi nian mesaĝon estas efika. Kompreneble, ni, kvar personoj, estas malgrandaj civitanoj kaj nia atingo estas ankoraŭ pli malgranda. Ni intencas disvastigi ĉi tiun mesaĝon al multaj areoj kiel eble plej vaste sen-politike per interret kaj komunikilojn skribita aŭ projekciita, eĉ se tio estas malgranda metodo.



 Ⅲ Kiel UNo devas esti?

(Vetoo en UNo)
1, UNo origine celas fari ĉi tiun Planedon paca placo por homoj uzante rimedon redukti diferencon inter riĉulo kaj malriĉulo. Malgraŭ tio, ni trovas gravan diferencon inter riĉaj landoj kiel Usono, Japano kaj Germano, kaj malriĉaj landoj kiel Rwanda, Ethiopia kaj Sudan en Afriko kie homoj suferas pro malsato kaj ekstrema malriĉo. Ni havis la Ligon de Nacioj post la Unua Mondmilito kaj havas nuna UNon post la Dua Mondmilito. Unu malsukcesis mizere, kaj la alia estas marŝinta en sama vojo. Tia situacio daŭros ĝis Vetoo estas forprenata el membroj de konstanta komitato.


(Nova Komitato por Sekureco sen Vetoo)
2, Tial, ni devas rerigardi la nuntempan funkcion de UNo kaj plibonigi ĝin. Sed, tio ŝajnas neebla, ĉar iom da membroj de konstanta komitato por Sekureco rifuzos tian reformon uzante Vetoon. Tamen, reformo de Komitato por Sekureco estas unu de plej gravaj problemoj por preskaŭ ĉiuj membroj de UNo. Por la nuna momento, ni devas esplori eblecon de sen-Vetoo en Komitato por Sekureco.

 Membroj de Nova Komitato por Sekureco de sen-Vitoo devas esti elektata egale el ĉiu ŝtato en la mondo. Kaj tie, ili devas diskuti pri ekstermo de teroro, malpermeso de agresa teritoria ekspansio, neniiĝo de nuklea armilo kaj funkcia plifortigo de Uno armeo por efektiviĝi ĉi tiujn taskojn.


(Elimini malriĉon kaj Konservebla Disvolviĝo)
3, Ni devas respekti mil jarajn Disvolviĝo Golon adoptita de UNo en 2000 por elimini malriĉon tra la tuta mondo kaj por protekti medion. Kaj ni devas respekti Konserveblan Disvolviĝon adoptita de UNo en 2015 por elimini malriĉon, por konservebla dungo kaj por ekonomia disvolviĝo malgraŭ tio ke ĉi tiuj goloj ne estas ĉiam efektiviĝita de nuna UNo.

 Ni pensas, ke la Unuiĝintaj Nacioj Ekonomia kaj Socia Konsilio kiu estas unu de ĉefaj organizoj de Uno devas porti ĉefan rolon por efektiviĝi ĉi tiujn golojn pli ol nuntempo. Speciale, ĉi tiu organizo devas strikte taksi disdonon de riĉeco al malriĉaj landoj kaj tiu rezulton por realiĝi redisdonon de riĉeco efike en la mondo.

 Inter tia takso, UNo devas atenti tion, ke lokaj homoj povas vivi sendepende rilate al la promocio de disvolviĝo kiel agrokulturo kaj loka dungo.


(Elimino de ĉiuj Amasdetruaj armiloj )
4, Sub la potenco de nova Komitato por Sekureco, ĉiuj Amasdetruaj armiloj produktita ĝis nun devas esti detruata. Kaj en ĉiuj ŝtatojn, produkuto de nova Amasdetrua armilo,militŝipo kaj aviadilŝipo devas esti malpermesita de nun. Vendo de ĉiaj armilo al ĉiaj ŝtato, ĉu malgranda aŭ granda, devas ne esti permesita. Armiloj uzita de teroristoj estas vendita de malmultaj ŝtatoj. Teroro komencis el ĉi tiuj vendoj. Produkto de nuklea aparatoj devas esti malpermesita tuj. Ĉiuokaze, produkto kaj vendo de armiloj, ĉasaviadiloj aŭ destrojeroj devas esti malpermesitaj.


(Promocio de mutuala kunlaboro en monda sana problemo)
5, Monda sana problemo ne progresas sufiĉe malgraŭ la laboro de WHO. La pli povaj kaj riĉaj
ŝtatoj ne interesiĝas en respondo al sana problemo de malriĉaj ŝtatoj escepte de vendo de medikamento produktita en sia ŝtato. Eduko pri Sano estas en nur elementa etapo. UNo devas interveni ĉi tie aktive.



Ⅳ Mondo Unio por estonta generacio

(El ĉiu ŝtato al unuiĝinta nacio)
1, Post kiam la reformo de nuna UNo supre menciita progresis, kiel sekva ŝtupo, ni devas serĉi figuron de estonta UNo. Ĉar ni ne povas realiĝi eĉ nunan reformon de UNo, se ni ne havas la figuron de estonta UNo.
 Limo de ĉiu lando estas sankta kaj devas esti respektata de ĉiuj aliaj landoj. Same, etno kaj religio de ĉiu lando devas esti respektata. Sed, se funkcio de UNo estis realiĝita efike kiel la supre menciita ŝtupo, limo de ĉiu lando grade perdos la signifon kiel ŝtato kiu havis sendependan potencon ĝis nun.
 Tiu tempe, UNo devas esti la sola reganto en la mondo. Kaj ni povos nomi ĝin kiel la vera
Unuiĝinta Nacio kiel komuna frataro de ciuj etnoj. Nuklea armilo, ciuj formoj de malgrandaj armiloj kaj ciuj amasdetruaj armiloj esti uzintaj kontinue por terorismo, internaciaj konfliktoj kaj civilaj militoj. Sed tamen, tiaj armiloj neniiĝos perfekte en ĉi tiu etapo.

(Civila federacio kaj la organizo de UNo)
2, Ni devas ŝangi Asembleon de UNo al la parlamento de la mondo. La parlamenta membloj en ĉi tiu etapo estos jam ne reprezentantoj de ciu ŝtato sed reprezentantoj de civila federacio, ekzemple urba federacio, loka komuna federacio, kultura federacio kaj aliaj kiu ne estas influata de potenco de ŝtato, malgraŭ ke ĉi tiuj organizoj estas elektata en la areo de ĉiu lando. Kaj ni devas fondi
administran korpon baze de diversaj organizoj ekzemple Komitato por sekureco kaj Economia kaj Socia Komitato de nova UNo. Ĉefsidejo de ĉi tiu administra korpo devas esti en malriĉa lando kiel Ethiopia, Sudan, Rwanda, Chad aŭ ĉiu alia lando situanta en Afriko kiu estas la plej subevoluinta lando inter kvin kontinentoj kaj devas ne esti en Novjorko kiel nuna UNo.


(UNO kiel la monda unusola cirkulanta mono)
3, Se la sendependa ekonomio de ĉiu ŝtato faras sensenca, la cirkulanta mono de ĉiu ŝtato
neniiĝos kaj la unusola cirkulanta mono, UNo cirkulanta mono, estos provizata en la mondo. Ni nomus ĝin UNO. UNO reflektas la veran ekonomion en la mondo, ĉar ĝi ne estas uzata por individuaj spekuladoj kiu naskas malveran valoron. Tial, ĝi estas adaptebla por efekta redisdono de monda riĉaĵo.


(Esperanto kaj Sanskrito kiel la komuna lingvo)
4, Estonte, ĉiu ŝtato malaperos kiel la sendependa potenco kaj tiu limo restos kiel la lando ĉefe baze de etno kaj lingvo. Tial, ni bezonos la mondan komunan lingvon kiu respektas kulturon de ĉiu lando aŭ ĉiu etno. Esperanto estis fondita de Zamenhofo en 1887, kiel komuna lingvo al la mondo. Esperantistoj malaprobas la fakto ke specifa kaj forta lingvo regas la mondon. Ili celas taksi ĉiun nacian lingvon kiel la valora kulturo, kiel ajn malgranda ĝi estas. Kaj ili celas ke Esperanto estas la ponto de egala kultura interfluo inter nacioj. Ili estas certa, ke tiaj agoj povas kontribui al la monda paco. Tial, estonte, lernejanoj inklude angla parolanta landoj devas lerni Esperanton, ĉar tiu gramatiko estas tre facila por homoj en la mondo kompreni.
 Ankaŭ Sanskrito povas esti rekomendata kune. Ĝi estis bone sistemigita kaj universala kiel antikva nobla ideo. Kaj ĝi estas transprenita de generacio ĝis generacio. Tial, Sanskrito estas utila por evoluigi noblan ideon kiu kontribuos al altnivela kompreno inter diferencaj kulturoj.

 UNESCO devas akceli uzon de ĉi tiuj duo lingvoj por establi pli belan kompreno inter landoj kaj por propagandi noblan ideon.

 


Ⅴ Nia espero malgraŭ diversaj problemo al la estonto

(Celante unu monda unio)
1, Estas diversaj problemoj por realigi nian proponon (en la aktuala momento aŭ en estonto). Ŝtatoj luktis unu la alian por akiri potencon ne nur en ekonomio sed ankaŭ en militaj aferoj de malnova tempo. Kaj homoj trovis sian identon en ilia ŝtato. Tial, estas tre malfacila ke ŝtato cedas sian rajton de regado al la unu monda unio. Malgraŭ tio, vidante la krizan situacion en la nuntempa mondo, iom da homoj pensos, ke nunaj konfliktoj inter ŝtatoj neniam finiĝos sen realigo de la unu ideala monda unio.

 La frukto de regiona projekto ĝis nun kun homa natura karaktero devas utili al tutgloba nivelo por unuigi homoj.

 Espereble, la mondo estos unuiganta sub la planedo nomita la Tero. Tio estos certe nomata la finfina vera tutglobiĝo!


(Nova stadio de homaro)
2. Disvastiĝo de tutglobiĝo kiu disvolvis la kapitalisman ekonomion en la tuta mondo faligis nin en okupita kaj brua konkura socio. En ĉi tiu situacio, iom da homoj ne serĉas bruan gigantan urbon, sed ili serĉas lokan komunumon kie la simpla kaj malgranda reciproka asisto ankoraŭ restas. Ili deziras pasigi simplan kaj modestan vivon ekster senlima lukto por hegemonio inter ŝtatoj. Kaj ju pli multaj iliaj pretendoj kaj voĉoj estos, des pli grande ni, homaro, havos eblecon eniri la novan stadion.

 Sub tia situacio, ĉefa ŝanĝoj en la mondo devas naskiĝi per la akcelo de homa interfluo por pli bona reciproka kompreno kaj per la progreso de ĉiun kulturo kun senpartiema, same kiel per eduko kiu komprenigas etikon kaj religion.


(La malgranda propono por komuna bono de la mondo)
3, Ĉi tiu propono estas tre nova, kaj la ideo estas tre reforma. Tial, homoj forĵetus ĝin kiel rubo. Ni pensas, ke tia evento okazos komence. Ŝtatpotenco ĝoje prikantis sian povon tra kelkaj mil jaroj. Pro tio, elimini ĝin de aktuala stato estas preskaŭ maleble. Sed, poste, baze de profunda penso, kelkaj homoj trovus ŝanĝi sian pensmanieron. Ankaŭ kelke da mondaj gvidantoj en UNo pensus, ke ili devas disvastigi la ideon sama kiel nia propono komence. Kaj ili vidigus la totalan bildon al la aliajn mondajn gvidantojn kaj konvinkus la gvidantojn ke ĉi tiu propono estas signifa por la komuna bono de la mond kaj donas signifon al la unuiĝintaj mondaj organizoj aŭ nova UNo. Kredeble, tio ne okazos ĉiuj kune, sed unue, tio okazos parte kaj en kelke ŝanĝiĝantaj formoj.
 Ni kredas tian progreson kaj volas daŭrigi nian celkonscian aktivadon alfrontante pli klaran homan estonton, por sciigi eternan pacon en ĉi tiu planedo kiu eble estos ĝuste ankaŭ totala disfalo dum ni ne scias multajn aferojn.




     Chidambaresa Iyer
     Kunio Oki
     Maria Mendes

     M.Ramya



                                                            01/Aug/2018

                                                                                                                                           TOP